Monday 31 May 2010

JESUO KAJ NIKODEMO



Klaku sur imago por grandigi gxin



BABILADO DE JESUO KUN NIKODEMO

“Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito. “ (Johano 3:1-8)

Antaŭe mia komento vidu nin kion diras Agoj 23:8 "...Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ." Nikodemo estis fariseo. Laŭ PIV (Plena Ilustrita Vortaro) Fariseo estas kiu observadis la Toraon kaj la tradiciajn kultomorojn kun ia mistika kaj rigora. 'Fariseoj, hipokrituloj ! ' Do ni pensas ke Nikodemo kreis je releviĝo (resurekto), vorto kiun ili uzis por rilatiĝi reenkarniĝo ĉar ili ne kapablas kompreni vorton reenkarniĝon. Nikodemo komprenis kion diris Jesuon kun renaski, sia dubo estis pri kiel tio povus okazi, kialo de siaj demandoj: ' kiel povas maljuna viro renaski ? Ĉu li povas reveni ventron de sia patrino kaj naski duan fojon ? ' Kelkaj religioj koplodas apogi tiun deklaron, dirante ke naski el akvo signifas renaski per bapta akvo, tamen la sento en tio epoko de vorto akvo estis alia.

Ni scias ke 2/3 de tero estas formita de akvo, kaj sen akvo ne estus vivo en nia planedo; tiel akvo estas bazo por materiala vivo. Krom tio kiam ni estis en utero de nia patrino, ni estis dronita ene akvo. Do ni konkludas ke en tiu sento ni laŭlitere naskas de akvo ĉu ne ? Pri bapto, ni trovas ĝin en evangelio de Johano. Se bapto estus tre grava, kial Jesuo baptis neniun ? Ĉu Li ne devus doni nin ekzemplon ?

Propra Jesuo konfirmis reenkarniĝon, fakto ke Li ne parolis kontraŭ. Kiam demandita per disĉiploj pri de naska blindulo: " Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo. Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda? " (Johano 9:1)

Rimarku kara leganto ke demando estas pli funda ol ĝi ŝajnas, ĵus naskita ulo nur povus havi pekojn se li jam vivis. Jesuo konfirmas reenkarniĝon en Mateo 11:14 "...Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta. .." Ĉi tie Jesuo parolas pri Johano kiu mortis senkapigo.

Johano revenis teron kiel spirito kaj babilis kun Jesuo, li uzis mienon de sia antaŭlasta reenkarniĝo Elija, "...Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo. Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li." ( Mateo 17:1-3). Ĉi tie okazis reenkarniĝon, ne resurekton, resurekto estas kiam spirito revenas al fizika korpo kiu putrigis kaj estis detruita, la scienco diras ke tio estas neebla. Mi presentas faktojn, tamen se kelkaj de lagentoj ne kredas Jesuon kaj preferas kredi stultaĵojn kreinta de kelkaj religioj pacienco ! La tro malbona blindulo estas tiu kiu ne volas vidi.



Brigitte Monfort


RIVENI/GO BACK/НАЗАД

No comments:

Post a Comment